Mia kara amikino, Jam du monatoj forflugis ekde la IJK kaj mi ankoraux plenas je miro. Mia unua internacia renkontigxo gxi estis, kiel vi scias, kaj la sperto estis tiom nekredeble bona ke mi simple ne povis forlasi Euxropon post la kongreso, kiel mi planis, kiam mi jxus ekkonis tiom da novaj geamikoj! La Euxropanoj vere scias kiel plani bonegajn renkontigxojn, kiujn ni en Usono ecx ne povus imagi. Mi donas al vi etan guston de la etoso. Imagu la jenon: vi sidas surplanke, cxirkauxita de tute malstrecxa homamaso, kiu subite ekkrias je ekscitigxo pro la akordoj kiuj jxus ekvenis de la scenejo, kie via nova amiko Bertilo jxus komencis gitarludi tiun famegan, ege amatan kanton kiun vi lernis ecx trans la Atlantika Maro: ISo. Lumitaj kandeloj subite movigxas antaux la scenejo en la manoj de la unuavicaj homoj, dum viaj najbaroj metas siajn brakojn cxirkaux viajn sxultrojn kaj komencas klinigxi de flanko al flanko laux la muziko. La tuta cxambro plenas je parkere kunkantantaj gejunuloj, inkluzive vi... La homoj ecx pli ekscitigxas kiam ili ekauxdas eble la plej faman kanton de la originala Amplifiki, kiu nun spontane reunuigxis: "Sola." Mirakle, post multaj jaroj aparte, ili kantas denove al ekstaza publiko kiu ja ankoraux amas tiujn tri talentulojn. La kanto refrenadas, igxante pli kaj pli freneza cxe cxiu kunkrio de tiu "Sola, Sola, Soooola!"... kaj vi cxirkauxrigardas, mirante ke vi bonsxancegis partopreni, kun senregebla rideto sur via vizagxo. Kaj tio ne estis la sola (sola, sooola!) bonegetosa sperto de la kongreso. Gxi estis plenplena je tiuj, nekredeble -- kaj mi povas doni al vi nur kelkajn ekzemplojn por ke mi ne skribu tutan libron. Cxiam estis io interesega okazanta, kaj mi kuris de tiu cxi ekskurso al tiu prelego al tiu cxi danc-kurso al tiu akvo-pafila batalo... la plej plenplena semajno de mia vivo. Ekzemple, la Nacia Vespero, frue en la semajno: 400 aux pli homoj sidis sur la benkoj en granda sporthalo, kiel spektantoj de korbpilka ludo hejme,kiam finfine tri muzikistoj sub ni ekludis ege dancigan muzikon kaj la programo komencigxis. Unu post la alia, vagis sur la scenejon tradicie-vestitaj Hungaraj viroj, komplete kun siaj altaj nigraj botoj, kiujn ili baldaux komencis manfrapi lauxtege dum ili konkurse dancis, fanfarone montrante siajn plej malfacilajn pasxojn. Mi neniam vidis ion ajn kiel tiuj brilaj movoj, kiujn mi rigardis tute sxokite, rigide sidanta kun okuloj sxlositaj al la dancistoj. Kaj kiam la virinoj, en siaj belegaj, buntaj roboj, venis kaj komencis danci kun la viroj, jupoj belege flirtantaj dum ili turnigxis cxiuj samtempe, mi auxdis mirsonojn cxie en la ravita publiko. Fakte, ni cxiuj estis tiom impresitaj ke kiam ni estis invititaj lerni la dancojn, homoj plenigis la grandegan cxambron dum malpli ol du minutoj, cxiuj kurantaj aligxi al la longega cxeno de mantenantaj entuziasmuloj. Dum plena horo aux pli, ni cxiuj amuzegigxis, tute ne enuigxantaj, gxis finfine niaj instruistoj haltis. Tuj, amaso da viroj kuris al la estro kaj jxetis lin sur siajn sxultrojn, dum cxiuj aplauxdadis kriante. "Kia sperto!" -- ni cxiuj diris al unu la alia, malsekaj je sxvito kaj felicxegaj. Kiam ajn krom cxe Esperanto junulara renkontigxo oni povus libere mem-stultuligi kun kelk-cent aliaj samhumoranoj? Nur tie oni povas esti tute freneza kiel cxiuj aliaj, cxar cxiuj konsentas ke... Tute Ne Gravas! Alia interesega sperto estis mia unua "La Bamba." Nu, en Esperantio tiu kanto estas tre speciala, kaj cxiuj konas la ludon kiun oni faras je tiu kanto -- krom mi, la novulo. Iu rakontis al mi pri gxi dum mia unua vespero tie, kaj mi tute opiniis gxin stultega kaj primokis gxin... gxis mi provis gxin! Kio gxi estas? Preteksto por kisi viajn sxatatulojn, esence. Cirklo da brakumantaj homoj dancas cxirkaux amaso da "soluloj" en la mezo, kaj por eskapi la mezon oni devas kisi iun cirklulon 3 foje survange (aux surlipe, lauxvole!) por ke li aux sxi donu sian cirk-lokon kaj igxu mezulo. Sxajnus stulta, kaj fakte gxi ja estas, sed gxi ankaux estas ege amuza--kiel la plejparto de Esperanto ludoj -- kaj mi igxis entuziasmulo... kiel ankaux vi, iame, memoru miajn vortojn! Jen alia ekzemplo de la stultumemo (kaj tio signifas amuzigxego!) de la Esperanto junularo -- freneza gxi estas, sed bonega. Versxajne vi en Usono nur auxdis pri la plena suneklipso kiu videblis en mallargxa linio trans Euxropo dum la dua semajno de Auxgusto, sed ni cxe la IJK estis en perfekta loko por sperti la tuton. Ne povis esti hazardo -- mia privata opinio estis ke la sun- kaj lun-dioj tempis gxin perfekte por ni, por beni nian belegan Esperantan kongreson. Cxiukaze, dum la plejmulto de la Esperantistoj rigardis gxin kantante sur la herbajxo cxe nia kongresejo, mi partoprenis arangxitan ekskurson al la Balatona lago, kie ni 40-iom da Esperantistoj rigardis gxin en la trankvila naturo cxe la duoninsulo Tihany. Por mi, tio signifis ega anticipo, kiu kulminis en grupa aplauxdo kaj krio kiam finfine la lumo tre rapide komencis malkreskegi. Kaj nur cxar mi estis kun homoj de cxie en la mondo, mi povis ekscii ke la stranga lumo cxirkaux ni aspektis ekzakte kiel somera nokto en Svedio! Mi finfine ekkonsciis kiom multegaj ni estis -- cxirkaux 500 -- kiam ni cxiuj faris trajnan ekskurson al Budapesxto... kaj plenigis tutan trajnon, kiu estis mendita por nur nia grupo! Kiam ni eltrajnigxis en Budapesxto, la vico da homoj dauxris kaj dauxris, plenigante du sinsekvajn sxtuparojn dum ni trairis la stacidomon auxskultante Esperant-lingvan saluton de la lauxt-parolilo, al kiu ni, cxiuj surprizitaj, aplauxdegis. Cxu vi povas imagi, estis tro da Esperantistoj por ecx ekkoni cxiujn -- mi provegis, kaj ankoraux sukcesis maltrafi multajn. Do, jen etaj gustoj de la sperto -- gxi estas bongustega, mia kara! Vi absolute devas provi gxin iam. Mi estas jam allogadita al la ebria felicxeco de Esperantio, kaj espereble kunportos almenaux la odoron hejme... kiam mi finfine revenos hejme. Via Hejm-Reveno Prokrasta Amikino, Amanda Higley P.S.: Cxu mi menciis ke mi Pasporto-Servumos en Euxropo gxis la IS?
|