Departemento Veszprém en la koro de Mez-Euxropo

Departemento Veszprém en la vicordo de la departementoj de Hungario apartenas al la mezaj, kun 4639 kvadratkilometra teritorio, 378 mil logxantoj kaj 10 urboj el inter la 225 logxlokoj. Gxi estas nekompareble varia kaj belega parto de nia patrujo pro sia mirakla situo. Apartenas al gxi la orienta bordo kaj la pli granda parto de la norda bordo de la parte vulkandevena, mediteraneeca Balatono, "la hungara maro". Sur gxia teritorio trovigxas romantikaj pejzagxoj, kun multe da riveretoj kaj fontoj, kun grotoj servantaj por betjaroj kiel kasxejoj, kun la montaro Bakony ravanta la turistojn, kun naturbelacoj kaj historiaj monumentoj de la baseno Tapolca.


Kamparana domo havanta kanan tegmenton
El kiu ajn direkto venus al cxi tiu provinco la turisto el proksima aux malproksima eksterlando, kaj kiom ajn da tempo li pasigus cxe ni, ripozante dum iu ajn sezono de la jaro cxi tie, li povas renkonti dum siaj vagadoj ricxegan abundon de la kreajxoj de la naturo kaj de la homoj vivantaj cxi tie. Rigardinda estas la arkitekturo de la regiono. Vizitendaj estas la vidindajxoj de la popola kaj industria metiisteco, la teatraj kaj subcxielaj prezentadoj, la ekspozicioj, la koncertoj de legxera aux klasika muziko, kaj same la diversaj gastejoj prezentantaj la allogajn majstroverkojn de gastronomio kaj vinologio. Cxu oni tranoktas en komfortaj kampadejoj, pensionoj, hoteloj aux en vilagxaj intimetosaj domoj, cxu oni gustumadas en cxi tiu regiono eksterordinare bongustajn mangxajxojn kaj trinkajxojn de la hungara kuirarto en la malvarmeta fundo de antikvaj keloj aux en la ombrozaj gxardenoj de vilagxaj domoj kaj cxardoj, hejmenirante cxiam oni havas nostalgion.


Maturigxis la vinberoj
La vinberkultivado, la vinologio kaj la banigxo havas latinan originon. La antikvaj romianoj povis farti hejmece sur la pejzagxo parenca kun ilia naskigxlando, heredigante iliajn gxis hodiaux troveblajn memorajxojn.

La hungaroj antaux pli ol 1100 jaroj eklogxis cxi tie en la baseno cxirkauxita de la majestaj altajxoj de montaro Kárpát. Regxo Stefano la I-a, kiu fondis la Sxtaton kaj radikigis la euxropajn, kristanajn ideojn en sia popolo, ofte restadis en urbo Veszprém kaj en cxi tiu cxirkauxajxo kun sia edzino, la bavara princino, regxino Gizella. Ili fervoradis fondi klostrojn, religiajn komunumojn, pregxejojn kaj fortikajxojn, kiujn dum la pasintaj jarcentoj plurfoje oni detruadis; tamen ili estas gxis nun ekzistantaj gardbastionoj, atestantoj de la euxropeco.

La cxefa sezono de la fremdultrafiko estas la somero pro lago Balatono, kiu pro sia silkeca, varma akvo ege tauxgas por akvosportoj. Sed same vintre, printempe kaj auxtune povas havi neforgeseblajn travivajxojn tiuj, kiuj sopiras alitipajn plezurojn, pli kvietan ripozon.

Ekirante de urbo Veszprém kaj gxia pentrinda cxirkauxajxo, nia gvidlibreto gvidas la cxi tien vojagxantajn homojn sur la norda kaj orienta bordoj de lago Balatono kaj sur gxia altebenaco. Dauxrigante la vojagxon de urbo Sümeg gxis monto Somló, oni povas rigardi plurajn romantikajn fortikajxojn kaj monumentojn. Oni povas cxasiradi en la arbaroj de montaro Bakony, kiu havas abundon da sovagxbestoj, maloftaj kaj protektitaj kreskajxoj kaj praaj taksuso- kaj koniferarbaroj. Atingante la plej nordan parton de la departemento, en urbo Pápa kaj gxia cxirkauxajxo etendigxantaj sur la suda angulo de Malgranda Ebenajxo (Kisalföld), oni povas konatigxi kun la netakseble valora heredajxo de la mezepoko kaj la baroko, kaj ankaux kun la kutimoj, la labortagoj kaj la signifaj festotagoj de la homoj vivantaj cxi tie.


Montoj, fortikajxruinoj, logxlokoj sur la norda bordo de Balatono
Gastronomiaj specialajxoj por allogi gastojn
Kamparana edzigxfesto arangxita por turistoj


[ Hejmpagxo de departemento Veszprém ]