Ekskursoj

Tuttaga ekskurso al Budapesxto
(jxauxdo, la 12a de auxgusto)

La placo de Herooj

La placo de Herooj estis konstruita okaze de miljarigxo de hungara patrujokupo.

Meze de la placo altigxas 36 m alta kolono sur la supro kun la skulptajxo de la arhxangxelo Gabrielo. Malantau la fosto trovigxas kolonaro, antaux kiu ni povas vidi la skulptajxojn de plej elstaraj figuroj de la hungara historio. Dekstre kaj maldekstre ornamas la placon du novklasikstilaj muzeoj; la Belarta Muzeo kaj la Ekspozicia Halo. Ni ne forgesu pri la bela Urba Bosko malantaux la placo kun la Fortikajxo Vajdahunyad - kiu same estis konstruita okaze de miljarigxo -, la boatuma lago. La placo estas atingebla per la unua subtera trajno sur la euxropa kontintento.

Urborigardo per auxtobuso

Eble vi jam estis en Budapesxto, eble la unuan fojon vi vidas la urbon. Cxiuokaze vi ricevas la plej plenan impreson pri la urbo, gxiaj vidindajxoj, se vi aligxas al tiu cxi ekskurso. Dum la kvarhora ekskurso vin gvidos esperantlingvaj cxicxeronoj. Interalie ni vizitos la Fortikajxon, la monton Gellert, la placon de Herooj, la avenuon Andrassy, la unuan planitan, tre belan straton de Budapesxto, ktp. Tiu cxi ekskurso estas aparte pagenda.

Promenado en Fortikajxo

La Fortikajo estas la plej bela historia parto de la urbo kun malnovaj mezepokdevenaj domoj, mallargxaj stratetoj. Gxi estas parto de la tutmonda heredajxo. De la Fisxkaptista Bastiono malfermigxas belega panoramo al la tuta urbo. La Fortikajxo estas centro de la kulturo Krom multnombraj muzeoj kiel la Nacia Galerio, la Milithistoria Muzeo, la Muzeo de Histrioa de Budaspesxto cx tie trovigxas la Centra Biblioteko, la Sxtata Arhxivo, la Fortikajxa Teatro, la Matiasa Pregxejo, ktp...

Promenado en urbocentro

"Deviga tasko" por vizitantoj de Budapesxto estas promenado sur la Váci strato, la plej fama (kaj multekosta) acxetcentro. Krom gapadi la brilajn montrofenestrojn ni lauxiros la belegan surbordan promenejon apud la Danubo, vizitos la vivoplenan Placon Vorosmarty kie estas multaj benkoj, artistoj, pli ol centjara etosplena sukerajxejo.

Ni vidos du belajn pontojn: la modernan Elisabetan ponton kaj la Cxenponton, la universitatan konstruajxon, kie funkcias la E-fako, la restajxojn de la romia gardoturo, ktp. La panoramo al la alia urboparto estos ankau memorinda.

La granda vendoplaco

Se vi volas ekscii kio estas havebla en Budapesxto en tiu cxi sezono kaj vidi (eble acxeti) belajn popolartajxojn, nepre vi aligxu al tiu cxi ekskurso. Fine de la pasinta jarcento konstriugxis multaj kovritaj vendoplacoj, la centra estis antaux kelkaj jaroj belege renovigita, gxi estas menciinda arta vidindajxo. Malgraux la multekosta renovigo la prezoj ne estas altaj. Gxia cxirkauxajxo – la same bele renovigita Ekonomika Universitato , la ponto de la Libereco, la suda parto de la Váci strato - estas same vidindaj lokoj.

La Budapesta Historia Muzeo

La ekskurso tauxgas por tiuj, kiuj interesigxas pri historio de la urbo kaj de la lando kaj samtempe volas vidi interne la belan mez- kaj novepokan regxan palacon interne. Parto de la muroj kaj turoj estas irebla kaj ofertas belegan panoramon al la Danubo, pontoj, la monto Gellért.

La insulo Margit per sxipo

La insulo estas unu el plej belaj ripozlokoj de nia urbo. Ne nur belaj parkoj, hoteloj, floroj abundas, sed tie cxi kasxigxas ruinoj de monahxinejo, kie vivis regxidino, kiun patro ofertis en dektria jarcento, se Hungario liberigxas el sub la tatara jugo, kaj multaj aliaj vidindajxoj. La insulon ni alveturos per sxipeto sur la Danubo, kio donas apartan travivaxjon.

Operejo, Fajszi kolektajxo

La avenuo Andrássy estas la unua - bele sukcesinta - planita strato, kiu ligas la urbocentron kun la Urba Bosko. Tie cxi estas multaj belaj konstruajxoj, vendejoj, kafejoj, teatroj, se la plej bela kaj fama estas la Operejo, konstruita fine de la pasinta jarcento kaj belege renovigita antaux kelkaj jaroj. Malgraux la somera pauxzo gxi estas tre vidinda kun belegaj sxtuparejoj, freskoj, salonoj. Tutproksime trovigxas la plej granda privata E-biblioteko, la Fajszi kolektajxo, kiu pro gxa valoro estas sub auxspicio de Ministerio pri Kultura Heredajxo. ne nur la belege ordigita biblioteko, sed ankaux la prezentado de sinjoro Fajszi estas aparte interesa. Post multaj travivajxoj estos agrable refresxigxi en la artista kafejo.

Ekleziaj memorajxoj de Budapesxto

Budapesxto estas ricxa ankaux je ekleziaj memorajxoj. Multaj religioj havas en la urbo siajn pregxejojn, templojn. Planata estas la vizitado de la Urbocentra pregxejo, kiu estas harmonia miksajxo de kvin diversaj arkitejturaj stiloj, la luterana pregxejo, la Franciskana pregxejo, la kalvinana pregxejo kaj la bele renovigita sinagogo, kiu estas la plej granda en Mezeuxropo.

La bestgxardeno de Budapesxto

La bestgxardeno de Budapesxto estas jam multe pli ol cent jara, tamen gxi cxiam donas ion novan al ni. Oni nun klopodas proksimigi la vivkondicxojn de la bestoj al la naturaj. La plimulto de belaj bestodomoj estis renovigita antaux nelonge, bela ludejo, kamparana korto kaj bestokaresejo atendas la vizitantojn. Se vi surloke acxetas tauxgan furagxon, vi povas ecx nutri la bestojn.