En la 55-a Internacia Junulara Kongreso en Veszprém, Hungario, estis
elektita nova Estraro de TEJO, Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.
Gxi konsistas el prezidanto Sjoerd Bosga (Nederlando), gxenerala sekretario
Aleksandr Blinov (Rusio), kasisto Ilja De Coster (Belgio) kaj la membroj
Grigorij Arosjev (Rusio), Holger Boos (Germanio) kaj Joaquin Rosillo Vega Acosta (Meksiko). La nova prezidanto Sjoerd Bosga estas la sola estrarano, kiu membris ankaux en la antauxa Estraro. La nova Estraro gvidos la junularan sekcion de UEA gxis la IJK en 2001. Krom elekti la Estraron, la Komitato de TEJO akceptis en Veszprém ankaux la aligxpeton de Honkonga Junulara Esperanto-Asocio (HKJEA). Sekve TEJO nun havas 41 landajn sekciojn kaj 2 fakajn sekciojn. Aligxpeton prezentis ankaux Esperantista Junulara Organizo de Respubliko Serba, sed la Komitato ne trovis la aferon matura por decido.
|