Unue ni faris gestojn, poste ekparolis, komencis skribi, ecx presi, kaj hodiaux ni intersxangxas elektronikajn signalojn. Kiajn efikojn havis tiuj sxangxoj de komunikiloj al nia cxiutaga vivo kaj al la historio de la homaro? Cxu oni povas paroli pri evoluo, aux temas pri perdo de nia vera homeco? Cxu en tiu nova maro de informoj ni nagxos al venko de la galaksio - aux simple dronos? Cxu vere interreto kunportos solvojn por cxiuj niaj problemoj, kiel kelkaj emas kredi? Kiel aspektos la nova monda ordo, la du flankoj de informricxuloj kaj informmalmozuloj? Kaj cxu ni povas ankoraux praktiki la tradiciajn manierojn de komunikado: simple babili en amika etoso unu kun la alia...? Venu al IJK, kaj trovu la respondon mem!
|