13-a Internacia Junulara Semajno

de 27. 07. 2000 gxis 02. 08. 2000 Nyíregyháza, Hungario

Temo

Se vi kisas knabinon sub floranta cxerizarbo la 1an de majo aux banas sxin en marta negxo aux pasklunde aspergas sxin per malvarma akvo - sxi restos bela kaj felicxa en la tuta jaro. La numero 13, la nigra kato, la kvarfolia trifolio, la rompita spegulo estas nur kelkaj el inter la multaj aferoj, kiuj - almenaux por euxropanoj - signifas gxojon aux malfelicxon. Kiel supersticxoj influas vian vivon? Cxu vi kredas je ili? Kiujn kutimojn, popolajn tradiciojn vi praktikas ankoraux en via lando? Kiuj supersticxoj kaj tradicioj ekzistas en Esperantio kaj kiuj - ankoraux - ne?

Programo

IJS havas sian unikan etoson, kiu elformigxis dum pli ol unu jardeko de la historio de la arangxo. IJS estas la plej populara somera renkontigxo de la mez-euxropaj junuloj. Vi devas mem sperti la tutsemajnan festivalon kun popularaj programeroj kiel eksursoj, kulturaj kaj artaj ludoj, noktumado en urbo kaj en naturo, varia distra programo, cxiunokta diskoteko - kaj plej grave: vera esperanta etoso kun speciala hungara gastamo.

Programeroj, kiujn vi devas nepre partopreni:

  • neforgesebla surpriza festo dum la tradicia balo
  • ekskurso al Tokaj, la plej fama vinregiono de Hungario, por vingustumado
  • vizito al unu el la famaj pomßardenoj de la regiono, kie kreskas la plej bongustaj pomoj en Hungario

Loko

La IJS-ejo estas studenthejmo kun 3-litaj cxambroj, granda korto, sportejoj, parko, auxtoparkejo. Memzorgantejo bedauxrinde ne ekzistas. Eblas tendumi en Nyíregyháza, detalojn poste.

Kondicxoj

La baza kotizo inkluzivas lokon en studenthejmo, en 3-litaj cxambroj kun dusxejo kaj necesejo en la koridoro, mangxojn de vespermangxo 27.07 gxis matenmangxo 02.08 kaj cxiujn programojn. Aligxoj ekvalidas de la sendodato de la antauxpago de 30 DEM. Aligxon eblas transdoni kun skriba atesto de la transdoninto. Oni algxustigas la kotizon, sed gxi ne povas malaltigxi. Partatempaj partoprenantoj pagas la plej altan kotizon el sia agx- kaj lando-kategorio, dividitan per 6, multobligitan per la nombro de partoprentagoj. Bonvolu kunporti pruvilojn pri cxiuj viaj pagoj al niaj kontoj!



Kotiztabelo

Cxiuj prezoj estas en germanaj markoj (DEM)
Agxo je
01.01.2000
Gxis 30.04 Gxis 01.06 Poste
A B A B A B
<19 190 120 220 150 260 180
19-26 220 150 250 170 290 200
>26 250 180 280 210 320 250


Landoj:
  • A: cxiuj ceteraj landoj
  • B: Albanio, Bosnio-Hercegovino, Bulgario, Cxehxio, Estonio, Jugoslavio, Kroatio, Latvio, Litovio, Makedonio, Pollando, Rumanio, Slovakio, Slovenio kaj la sxtatoj de eksa sovetunio
  • Hungario: la sumo en B, multobligita per 100, en forintoj
Rabatoj:
  • por mangxi memzorge: 50 DEM
  • por aktivaj membroj de HEJ: 1000 HUF

Adresoj

Vi povas pagi al:
  • la konto "IJSH-R" cxe Universala Esperanto-Asocio, Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando
  • la konto 11991102-02171825-00000000 cxe Postabank

Adreso de la organiza teamo:

HU-1675 Budapest, Pf. 87
tel.: +36-1-2828885
hej@math.bme.hu

Adreso de la IJS-ejo:

Nyíregyháza, Studenthejmo de GATE Agrikultura Altlernejo (MG Főiskola Kollégiuma)
Rákóczi u. 69.