IJK en Hungario: Vera Oro + Amplifiki!

  Neforgesebla, surpriza, bonega, vera oro! - estis la komentoj pri la surpriza Amplifiki-koncerto kaj pri la tuta hungaria junulara kongreso, okazinta en mezo de auxgusto en Veszprém, Hungario.

Bonega koncerto de AmpifikiCerte la cx. 500 partoprenantoj (cx. 430 plentempaj + cx. 100 vizitantoj) havis elstare bonan kaj agrablan semajnon, kaj cxiu povas bedauxri se malkaptis la eblecon cxeesti. La spontana koncerto de Amplifiki + JoMo, la suneklipso, la multegaj programoj, ekskursoj, balo, nokta umado, hektolitro da senpaga vino, cxeesto de "vivaj legendoj" ja rezultis eksterordinaran etoson.

La dumkongrese elformigxinta esprimo "IJK en Veszprém: vera oro!" - estas vortoludo, kiu aludas al la 3 cxeforganizantoj: VERA Acsádi (respondeculo pri programeroj) kaj la gefratoj Lariko kaj Alko GOLDEN (kunagordado kaj administrado) - senlace kaj fakte sendorme laborantaj dum la tuta semajno.

"Se iam oni parolos pri tiu cxi kongreso - certe oni parolos ankaux pri tiu cxi vespero" - estis la komentoj el multaj busxoj post la improvizita, spontana koncerto de la fama ensemblo Amplifiki. (Ili unuafoje elpasxis gxuste en Hungario antaux 16 jaroj dum la legenda debrecena IJK, poste eldonis plurajn sonkasedojn kun siaj kantoj, gxis nun ili estas la plej konata E-ensemblo malgraux tio, ke pli ol 10 jarojn ili jam ne kantas kune.) Post la anoncita programero "komuna koncerto de Kim kaj JoMo" neatendite aperis sur la scenejo Mike kaj Bertilo, membroj de iama Amplifiki, kaj ili produktis freneze bonan koncerton kaj etoson! Homoj kriis, aplauxdis, kaj kune kantis cxiujn konatajn kaj sxatatajn kantojn, kiel Sola, Bela knabin, ISo, Tute ne gravas, ktp. Certe la farita videofilmo pri la koncerto estos multloke ankoraux rigardata kaj gxuata! (Detaloj pri akireblo post la pretigxo de la muntita versio.) - La kongreson cxeestis ankaux alia "viva muzika legendo" Volodja Soroka, sed pro la perditaj muzikvocxoj li jam ne donis koncerton.

Malgraux la antauxtimo de la organizantoj la dumkongresa plena sukeklipso ne kauxzis okulajn sanproblemojn (almenaux inter la kongresanoj). Certe la dumtagmeza 2-minuta noktigxo estis eksterordinara travivajxo, sed la streso estis sukcese solvita per la posta komuna kantado.

Estis ankaux pluraj pritemaj prelegoj (sed fakte ne cxiuj organizantoj ankoraux komprenas, ke oni venas al IJK ne pro la temo - plejmulto ecx ne scias gxin - sed pro la E-etoso. Temojn oni elektas por akiri eksterajn subvenciojn). La antauxplanita rekta reta radia kaj TV-elsendo ne okazis (tro grandaj ambicioj), sed la libera interreta cxambro kun cx. 20 komputiloj ja cxiam estis plenplena.

Estis alloga ankaux la kongresa olimpiko, cxefe la akva parto, kiu okazis en la plagxo de la lago Balatono (kie cetere malgraux la 25 km-a distanco cxiutage oni povis renkonti dekojn da kongresanoj). Se pro la lastmonata lokosxangxo la IJK mem ne povis okazi apud la lago, tamen la organizantoj zorgis pri la alvenigo de plagxo al la kongresejo: unuafoje tio okazis dum la solena inauxguro, kie la invitita fajrobrigado sxprucis la kongresanojn per akvo-kanono, kaj la duan fojon kiam la kongresanoj mem arangxis grandan akvopistolan ludobatalon antaux la kongresejo...

Se temas pri la program-elekto, la kongresanoj estis en malfacila situacio, ja ofte oni volis samtempe cxeesti en pluraj cxambroj, ja la kvanto de eroj estis nekutime granda. Aparte sukcesa estis la tutsemajna psikologia trejnado, la kavalira konkurso, la kurso pri glitflugado, la afrodanca vespero ktp.

Dum la tuttaga ekskurso oni vojagxis al Budapesxto, kie (post la E-lingva saluto en la stacidoma lauxtparolilo) oni partoprenis en la inauxguro de nova Zamenhof-monumento en la tiea Esperanto-Parko, vizitis la Parlamentejon, kaj faris auxtobusan (cxicxeronitan) aux perpiedan urborigardadon.

La programon plibuntigis nacia kaj la internacia vespero, la festivalo de la lingvoj, pluraj koncertoj, pupteatra prezento, ktp. Pri la bona etoso nokte zorgis la du elstaraj diskotekistoj Norbert Piechotta kaj Gunnar Fisher, kaj en la bufedo la teamo de Arnau.

La solena, malferma balo pasis en bonega etoso, la kongresanoj gxis mateno gxuis la hungarian esperantumadon, sed la plej granda kongreso de la jardeko finigxis. Tiuj 60-80 personoj, kiuj ankoraux restis en Budapesxto por kelkaj tagoj, povis partopreni en senvesta sxlima lagumado, en pikniko cxe Eventoj kaj en la festado de hungara nacia festo.

La financa bilanco ankoraux ne estas preta, sed la granda nombro de cxeestantoj pruvis, ke malaltigitaj kotizoj ege pozitive influas la nombron de partoprenantoj (la "vracaj postuloj" ne estis senbazaj!), sed estontaj organizantoj konsideru, ke ne alvenis cx. 200 antauxaligxintoj...

Dankon al la organizantoj!

László Szilvási