Veszprém kaj la cxirkauxajxo de rivero Séd

Pejzagxo de historia Veszprém
VESZPRÉM, estas dividita de dolomitrokoj etendigxantaj gxis gxia mezo kaj de la rivereto Séd, kiu estas zigzaglinia, mallargxa kaj kaprica. Veszprém montras sin plej bela de la 50 metrojn alta viadukto, kiun ni atingas venante el la direkto de la vilagxoj Herend kaj Márkó. Herend havas la mondfaman porcelanmanufakturon kaj muzeon prezentantan ties produktajxojn. Márkó havas eksterordinare ravan Kalvarion. Sube videblas la bele situanta zoologia parko kaj kiam ni rigardas sudorienten, la fortikajxmuro ravas nin per siaj pregxejturoj kaj konstruajxoj fortigitaj per murapogiloj. Preskaux cxiuj zigzagaj, krutaj stratetoj kondukas al tiu direkto por ke, atingante la fortikajxon de la departement-sidejo (nuntempe havanta cxefepiskopan rangon), ni povu promenadi inter la barokaj konstruajxoj. Tie ni povas rigardadi la episkopan palacon planitan de Jakab Fellner, la kapelon Gizella el la XIII-a jarcento kaj la bazilikon fonditan komence de la jarmilo. Poste ni atingas tiun balustradon, kie la Sxton-statuoj de regxo Sankta Stefano kaj lia edzino, regxino Gizella gardas la urbon kune kun la malantaux ili altigxantaj jen malserenaj, jen blindige akrecaj montocxenoj de montaro Bakony. Allogas nin por pli longa restado la speciala kolektajxo de la Ekleziarta Muzeo, la gotika sanktejo kaj la subtemplo de la baziliko kaj apude la restajxoj de rondkapelo de Sankta Georgo konstruita ecx pli frue ol la baziliko. En la tri galerioj de la Domo de Artoj (Mûvészetek Háza) oni prezentadas internaciskalajn belartajn kaj metiartajn ekspoziciojn. Estas famaj la subcxielaj koncertoj kaj teatraj prezentadoj arangxitaj antaux la statuo de la Sankta Triunuo, kune kun aliaj multspecaj spektendajxoj de la fortikajxo.


La secesia konstruajxo de
Petõfi Teatro el 1908
Revenante el la fortikajxo ni povas supreniri al la gardista aux fajroturo (gxi estas la kutima simbolo de la urbo kune kun la viadukto) kaj de ties teraso en klara vetero ni povas gxui la panoramon de la tuta urbo kaj la montoj. En la teatro Petõfi, kiu estas taksita kiel juvelo de la hungara secesia konstruado, dum la tuta jaro oni povas spekti krom la prozaj teatrajxoj diversajn muzikajn prezentajxojn, kiuj estas amuzaj ankaux por eksterlandanoj nekomprenantaj la hungaran lingvon.

Dank' al internaciskalaj festivaloj de korusoj kaj orkestroj, de jaro al jaro pluraj ensembloj kaj solistoj de euxropaj kaj transmaraj landoj prezentigxas cxi tie. Ankaux la konferencoj kaj renkontigxoj arangxitaj de la multfaceta universitato, la Akademia Komitato de Veszprém kaj la Muzeo "Dezsõ Laczkó", allogas kaj akceptas gastojn alvenantajn el la plej diversaj partoj de la terglobo.


Mozaiko de romiepoka logxdomo
en Balácapuszta
BALÁCAPUSZTA situas nur kelkajn kilometrojn for de Veszprém. La estimantoj de pasintaj epokoj povas trovi plezuron rigardante la murpentrajxojn de la centra konstruajxo rekonstruita laux la tiama vivo de romianoj.

Ekirante alidirekten, al la cxefurbo Budapesxto, ni preterpasas vilagxon ÖSKÜ, kie ni povas vidi kupoltegmentan rondkapelon konstruitan en la XI-XII-aj jarcentoj. En la direkto al Balatono trovigxas vilagxeto SÓLY, kie ni povas rigardi kapelon fonditan de regxo Sankta Stefano, kiu en cxi tiu cxirkauxajxo venkis super sia pagana kontrauxulo Koppány. En vilagxeto BERHIDA ni povas vidi pregxejon el la XIII-XIV-aj jarcentoj.

Vizitante vilagxon VILONYA ni povas admiri la majstroverkojn de la tradicia metiejo de Sxafistpaltoj. Fama vidindajxo estas ankaux la origine romanika pregxejo, poste rekonstruita en gotika stilo. La nomon de nia unua regxo gardas la nomo de vilagxo KIRÁLYSZENTISTVÁN, kie ni povas partopreni somere la arangxajxojn de la placxe konstruita vilagxdomo kaj la subcxiela teatro.


Fortikajxo Thury en Várpalota
Atingante VÁRPALOTA, en la centro de la urbo la plej okulfrapa vidindajxo estas la fortikajxo, kiu ricevis sian nomon de kapitano György Thury batalinta heroece kontraux la turkoj. Nuntempe la renesansa kastelo funkcias kiel muzeo prezentanta la historion de kemiindustrio kaj minado. Proksime al gxi sur la monteto Kastély trovigxas la impona kastelo Zichy. Vidalvide staras la Belarta Galerio, kie oni organizas ankaux koncertojn.

Dauxrigante nian vojagxadon al la nordorienta bordo de Balatono, ekvidante la antaux nelonge rekonstruitajn romiepokajn tombomontetojn oni povas mediti pri la kulturo, kutimoj, popolkredoj de niaj antauxuloj. Poste kaptos nin la brilado de la ekaperanta dolcxakva lago.


[ Departemento Veszprém en la koro de Mez-Euxropo ]