La bordo de Balatono

Kiu alvenas de oriento, povas renkonti lagon Balatono unue cxe BALATONVILÁGOS. Gxi estigxis el la du setlejoj Világos kaj Aliga; gxian kvinonon okupas la hotelaro de Club Aliga. Ekirante de tiu loko la sxoseo-71 pli kaj pli alproksimigxas al la lagobordo. La menciindaj interesajxoj de BALATONKENESE estas la kruda leuxso-bordo, la statuo Kossuth starigita en 1899 kaj la vilagxmuzeo (Falumuzeum). Cxi tie oni konstruis la unuan moleon; cxi tie albordigxis dum sia unua vojo la vaporsxipo Kisfaludy. En parko Rákóczi ankoraux estas videbla la restajxo de pli ol 400 jaragxa ulmo.


Parto de la bordo cxe Balatonalmádi
La menciindaj interesajxoj de BALATONKENESE estas la kruda leuxso-bordo, la statuo Kossuth starigita en 1899 kaj la vilagxmuzeo (Falumuzeum). Cxi tie oni konstruis la unuan moleon; cxi tie albordigxis dum sia unua vojo la vaporsxipo Kisfaludy. En parko Rákóczi ankoraux estas videbla la restajxo de pli ol 400 jaragxa ulmo. En BALATONFÛZFÕ atendas la gastojn tegmentita nagxejo, haveno por velsxipoj, sportejo kaj agrabla sabloplagxo. La ruinoj de la vilagxa pregxejo devenas el la XIII-a jarcento.

La 8-kilometrojn longan bordon de BALATONALMÁDI cxirkauxas rugxaj sablosxtonaj montetoj, de kiuj oni povas vidi belegan panoramon de la plej granda lago de Mez-Euxropo. Cxi tie trovigxas la plej granda plagxo de la norda bordo. En Vöröberény, kiu estas aneksita al la urbo, oni povas vidi mezepokan pregxejon apartenantan al la kalvinanoj. La murpentrajxoj de la barokstila romkatolika pregxejo devenas el 1799; apude staras eksmonahxejo de la jezuita ordeno.

Sur la vitmonteto de ALSÓÕRS oni trovis ceramikajxojn el la epoko de popolmigrado kaj pluraj keloj konstruigxis sur romiaj fundamentoj. Konata historia monumento estas la malfru-gotika logxdomo Török el la XV-a jarcento.

La 700 jarojn agxa setlejo CSOPAK trovigxas cxe la vojkrucigxo de cxeflinioj en la gorgxo de valo Nosztori. Sur la cxi tieaj montodeklivoj produktigxas la fama vino "Csopaki Olaszrizling". Cxi tie estas unu el la plej belaj plagxoj de Balatono. En 1951 oni malkovris en LOVAS unu el la terfarbo-minoj, kiun oni uzis jam antaux 40 mil jaroj. BALATONFÜRED estas la urbo de vito kaj vino; gxi estas la unua kuracbanejo de nia patrolando. Sur gxia teritorio fontis sep acidakvejoj, kies sanigan efikon oni rekonis jam en 1700. Ankaux nuntempe kor- kaj vejnar-malsanuloj sanigxas en la Sxtata Kormalsanulejo.


Promenejo nomita pri la hinda poeto
Rabindranath Tagore,
Balatonfüred
Balatonfüred estis unu el la landaj centroj de la kultura vivo en la XIX-a jarcento. Cxi tie fondigxis la unua hungara societo de velsxipantoj en 1867 kaj antaux 150 jaroj ekiris de cxi tiu loko la unua balatona vaporsxipo portanta la nomon Kisfaludy. En 1825 en la domo Horváth estis arangxita la unua Anna-balo, kiu ekde tiam estas grava, internaciskala evento. Krom la vinosemajnoj, koncertoj kaj velsxipkonkursoj valoras viziti la literaturan memormuzeon pri la verkaro de Mór Jókai, kaj la ravan promenejon Rabindranath Tagore, kie ni povas renkontigxi kun la statuoj, memortabuloj kaj memorarboj de pluraj en- kaj eksterlandaj geniuloj.

TIHANY estas vulkandevena duoninsulo, kiu etendas sin profunde en la lagon. Gxi estis la unua naturprotektejo en nia lando; oni povas trovi cxi tie rarajn kreskajxojn kaj bestojn. Sur la tereno de la forpasintajn jarcentojn revokanta vilagxo, kiu ravas nin ankaux per siaj kanotegmentaj domoj, regxo Andreo la I-a fondis abatejon por benediktanoj. La cxarto devenas el 1055; la tombo de la regxo ankaux nun estas vizitebla en la subtemplo. La subcxiela muzeo prezentas la vivon de la iama logxantaro de la preskaux miljara vilagxo. Al la speciala agordo aldonigxas ankaux la preskaux netusxita cirkauxajxo de la interna lageto (Belsõ-tó).

En vilagxo ÖRVÉNYES estas videbla jarcentagxa funkcianta akvomuelejo cxe la bordo de rivereto Pécsely. En gxia muelista cxambro trovigxas valora etnografia kolektajxo. Fama vidindajxo de BALATONUDVARI estas la tombejo, kie trovigxas korformaj tombosxtonoj. BALATONAKALI estas kurac- kaj ripozloko ekde 1963; gxiaj protektitaj memorajxoj estas la keloj de monto Feri kaj la malnovaj logxdomoj. ZÁNKA estas sxatata junulara ripozejo; gxia infanferiejo disvastigxas sur 205 hektaroj.

RÉVFÜLÖP estas unu el la plej praaj pramlokoj inter la norda kaj suda bordoj, kun pitoreske bela ripozcentro.


Vinkeloj
La allogforton de la cxirkauxajxo donas ne nur la akvo kaj la sunbrilo, sed ankaux la aroma vino. Fama historia vino-provinco estas BADACSONY. La vizitindajxoj de BADACSONYTOMAJ estas la vinpremejo de Róza Szegedy, la bazalta katolika pregxejo havanta du turojn kaj la memormuzeo de pentristo József Egry. En SZIGLIGET sur la vulkandevena monto estas videblaj la ruinoj de fortikajxo konstruita en 1262, de tie ni povas vidi belegan panoramon kaj kaptas nin la silento kaj trankvilo reganta super la pejzagxo. Estas vizitebla verkista kreivejo en kastelo Esterházy staranta en bele zorgita parko sur 7 hektaroj. La lasta lagborda setlejo en la departemento estas BALATONEDERICS. Gxia unika vidindajxo estas la Afrika Muzeo.


[ Departemento Veszprém en la koro de Mez-Euxropo ]