Pejzagxo de Nagyvázsony kun la logxturo
de la kastelo konstruita en la 15a jarcento
Inter la suda parto de montaro Bakony kaj la deklivoj cxirkauxbrakumantaj milde la lagobordon ni trovas historiajn memorajxojn, ripozigan cxirkauxajxon kaj belegajn pejzagxojn. La famaj interesajxoj de NAGYVÁZSONY situanta 20 kilometrojn for de Veszprém estas la fortikajxo de Kinizsi, la ruinoj de gotika klostro, la katolika pregxejo konstruita en 1481, la posxtomuzeo, la vilagxmuzeo kaj la tradiciaj kavaleriaj ludoj. En la proksimaj setlejoj BARNAKÕ kaj VÖRÖSTÓ estas videblaj atentokaptaj memorajxoj de la popola konstruado. De Nagyvázsony la vojo kondukas al la Valo de Artoj (Mûvészetek Völgye). KAPOLCS kaj gxia cxirkauxajxo (Egervölgye) estas unu el la romantikaj itineroj de la departemento; somere gxi estas la scenejo de multkoloraj artaj festivaloj.
La montoj cxirkauxbrakumas
la basenon Káli kiel sceneja dekoracio
Kelkajn kilometrojn for de la valo gardas siajn belajxojn la baseno Káli (KÁLI-MEDENCE). Gxiaj vilagxoj ekde pratempoj estas logxataj. Gxiaj vidindajxoj estas la mezepokaj kastel- kaj pregxej-ruinoj, la eksterordinara sxtonmaro kaj la krater-lagoj, la sxtonminejo uzata kiel subcxiela scenejo, la popolaj konstruartajxoj, la someraj festenoj de KÁLI kaj en SALFÖLD la artista setlejo. La baseno mem estas unusola vivanta subcxiela muzeo, medioprotektejo. KÉKKÚT proponas sian refresxigan mineralakvon al la lacigxanta migranto.
TAPOLCA trovigxas cxe la okcidenta fino de la altebenajxo Balaton. Gxi estas la centro de la baseno nomita pri la urbo. Laux la trovitajxoj jam antaux 7000 jaroj estis logxata cxi tiu provinco.
La Mueleja Lago kaj gxia cxirkauxajxo en Tapolca
Sur la monto SZENT GYÖRGY la vito estas pralogxanto. En la vivo de la urbo ankaux nun havas grandan rolon la vinkomercado. La plej grava vidindajxo estas la grotolageto (Tavasbarlang), kiun oni malkovris en 1903. Gxi estas vizitebla ekde 1912 kaj gxia klimato estas unike tauxga por sanigi spirkanalajn malsanojn. Romantikan agordon havas la cxirkauxajxo de la lageto de la muelejo (Malom-tó). Valoras viziti la sxtonotekon kaj la lernejhistorian muzeon.
La valo de artoj (Mûvészetek Völgye) kun la panoramo de Kapolcs
Pikniko dum bicikla migrado
La ruinoj de la klostro de la
Sankt-Pauxla ordeno en Nagyvázsony,
fondita je la fino de la XV-a jarcento