Bakony


La konstruajxoj de la cistercia abatejo
kaj la biblioteko en Zirc
En la mezo de montaro Bakony situas urbo ZIRC, apud la cxefsxoseo inter Veszprém kaj Gyõr. Regxo Béla la III-a en 1182 invitis cxi tien la cisterciajn monahxojn. Nun estas videblaj nur la ruinoj de ilia originala monahxejo. En la XVIII-a jarcento estis refondita la abatejo; la unua etagxo de la cxefkonstruajxo pretigxis gxis 1734, la dua etagxo jarcenton poste. La trezoro de la konstruajxo estas la artmonumenta biblioteko havanta cx. 60 mil volumojn. Inter la rimarkindajxoj trovigxas dek kodeksoj el la XIV-XV-aj jarcentoj kaj la mondkroniko de Schedel, kiu estas inkunablo. Gxia muzeo estas naturscienca esplor- kaj prezent-loko de Bakony. La arboreto de Zirc etendigxas sur 20 hektaroj; en la botanika gxardeno trovigxas 600 specioj da arboj, arbustoj kaj arbedoj.

La iaman agordon de Bakony ni retrovas en vilagxo BAKONYBÉL, gxi estas cxirkauxita de montoj havantaj plurajn grotetojn. Regxo István komence de la jarmilo fondis cxi tie klostron por benediktanoj.

La montaro Bakony estas sxatata ekskursejo, grava loko de la landa turisma movado. Gxi havas unikformajn rokojn, kanjonojn, ruinojn de romiepokaj banejoj kaj fortikajxruinojn. El inter tiuj la plej grandioza estas la gotika fortikajx-restajxo en CSESZNEK, kiu trovigxas cxe vojkrucigxo.


La prakoniferejo en Fenyõfõ
En FARKASGYEPÛ la subalpa klimato helpas la sanigxon de ftizuloj. Estas unika en Euxropo la praarbaroj de koniferoj kaj juniperoj troveblaj en FENYÕFÕ, sur la 575-hektara naturprotekta teritorio.

La plej alte situanta vilagxo de Bakony estas TÉS, kiu proponas al ni historiajn monumentojn, inter ili du ventomuelejojn el la pasinta jarcento; unu el ili funkcias ecx hodiaux. La adorantoj de cxevaloj povas viziti la faman cxevalbredejon apud PÉNZESGYÕR. La amantoj de vintraj sportoj en EPLÉNY trovas skiterenon kun lifto uzebla ecx nokte.


Regxa krono el plumbovitro,
kiu estis pretigita en 1896
en la vitrofabriko de Ajka. (Metiarta Muzeo)
La industria urbo AJKA havanta la formon de ganto, kusxas cxe la limo inter la norda kaj suda partoj de Bakony. Gxi estas konata cxefe pri sia vitroindustrio kaj pri la sxlifitaj kristalaj produktajxoj. En gxia muzeo oni povas rigardi lokhistoriajn, literaturhistoriajn, folklorajn memorajxojn kaj arthistoriajn kolektajxojn. En la proksima Csinger-valo atendas la gastojn minohistoria muzeo kaj sxtonokolektajxo en la konstruajxo de forlasita mino.

Kelkajn kilometrojn for de cxi tiu loko, proksime al la cxefsxoseo situas MAGYARPOLÁNY, kie oni konservis la popol-domaron de la iama vilagxkerno en originala stato. La alia vidindajxo de la vilagxo estas la kruta Kalvario-monto (Kálvária-hegy) kun gxiaj stacioj kaj kun la novgotika kapelo.


Fagoarbaro
La granda salono de la biblioteko kun instalajxo el la komenco de la XIX-a jarcento


[ Departemento Veszprém en la koro de Mez-Euxropo ]