Pápa kaj gxia cxirkauxajxo


Pápa. La granda pregxejo (Nagytemplom) konstruita
en malfrubaroka stilo kaj la cxefplaco (Fõ tér)
kun la cxirkauxaj burgxaj domoj.
PÁPA, urbo havanta histori-ricxan pasintecon, situas cxe la renkontigxo de montaro Bakony kaj la Malgranda Ebenajxo (Kisalföld). Dank' al gxia spirito, oni menciadas la barokan urbon kiel Atenon (Athen) de Transdanubio (Dunántúl), gxi estis grava komerca kaj ekonomia centro jam en la mezepoko. Gxian nunan fizionomion karakterizas la domoj konstruitaj en la XVIII-a jarcento. En gxia disvolvigxo havis decidan rolon la familio Esterházy, kiu cxi tie estigis sian biencentron.

Sur la cxefplaco dominas la granda katolika pregxejo (Nagytemplom), kies freskojn pentris la baroka pentristo F. A. Maulbertsch. En kastelo Esterházy, kiu fermas la cxefplacon norde, nuntempe funkcias biblioteko, muziklernejo kaj muzeo.

Gxia plej pompa parto estas la cxambrego Nádor. Al cxi tiu kastelo, kiu en 1783-84 konstruigxis sur la loko de la iama fortikajxo, bone integrigxas la iamaj remizo kaj stalo. Unika vidindajxo de la urbo estas la muzeo Kékfestõ, kiu havas lokon en malnova uzino okupigxanta pri tekstilfarbado per speciala blua farbo. Pápa estas unu el la centroj de la hungarlanda protestantismo; ekde 1531 gxi havis mezlernejon, teologion kaj juran akademion. En la konstruajxo de la iama kalvinana gimnazio funkcias eklezia biblioteko havanta 75 mil volumojn. En la praa lernejurbo studadis dum la fino de la 1830-aj jaroj Sándor Petõfi kaj Mór Jókai.


En la muzeo unu el la laborejoj de la
tekstilfarbejo Kluge fondita en Pápa
je la fino de la XVIII-a jarcento
La cxirkauxajxo de Pápa najbaras kun la fekunda Malgranda Ebenajxo (Kisalföld). Pluraj germannaciaj komunumoj trovigxas inter la vilagxoj okupigxantaj pri terkulturado kaj bredado pro la favoraj cirkonstancoj de cxi tiu cxirkauxajxo. La novepoka spektindajxo de NAGYTEVEL estas la subtera bazo de eks-sovetia armeo. En BÉB la katolika pregxejo - ricxe ornamita per freskoj kaj konstruigita en 1791 de familio Esterházy - gxis nun gardas la religiajn kutimojn de la iamaj germanaj setlejanoj. El 1818 devenas la arta monumento de GANNA, la granda pregxejo, kies subtemplo servis kiel kripto por la familio Esterházy. En DÖBRÖNTE trovigxas la imponaj ruinoj de fortikajxo Szarvaskõ, konstruita en 1374. Cxiujare oni arangxas cxi tie historiajn prezentadojn kaj naciecajn renkontigxojn.

Duonvoje inter Pápa kaj Veszprém VÁROSLÕD gardas la memorojn de kartuziana klostro. Cxi tie oni povas viziti naciecan regionan muzeon inter domoj havantaj portikojn en la stilo de Bakony.


La baroka cxambrego Nádor
de kastelo Esterházy
La ruinoj de fortikajxo Szarvaskõ en Döbrönte
Ganna, la mauxzoleo Esterházy
Kamparana domo havanta sunhorlogxon, en Városlõd


[ Departemento Veszprém en la koro de Mez-Euxropo ]