 |
Sümeg. La baroka episkopejo
cxe la piedoj de la monto
|
|
SÜMEG situas en la sudorienta angulo de Bakony, en valo kunliganta la montaron Keszthely kun la baseno Tapolca. En gxia cxirkauxajxo oni malkovris praepokan fajrosxtono-minon, romiepokan setlejon kaj ruinojn de prakristana baziliko. El iu ajn direkto ni proksimigxas al la urbo, altigxas super nin la fortikajxo, kiu trovigxas sur la lasta plilongajxo de Bakony. Gxi estis konstruita en la XIII-a jarcento. Poste dum jarcentoj oni modernigadis gxin; fine gxi ruinigxis komence de la XVIII-a jarcento. Dum la restauxrado oni restarigis la pordegturon, la antikvan turon kaj la bastionon Köves. Al la plej granda fortikajxruino de Transdanubio kondukas komforta promenvojo kaj el la XIII. jarcenta antikva turo prezentigxas rava panoramo pri la malvarmigxintaj vulkanoj de la baseno kaj pri la tereno de Bakony. La fortikajxo estas konstanta scenejo de teatraj kaj prifortikajxaj prezentadoj. Patinaj monumentoj estas la pregxejo kaj la klostro de franciskanoj, kiujn oni komencis konstrui en la 1650-aj jaroj. La memorajxoj de la barokepoka Sümeg estas la episkopa palaco konstruita en la 1750-aj jaroj, kaj la katolika pregxejo, kies internajxon ornamas la freskoj de Maulbertsch.
 |
La fortikajxkastelo en Devecser
|
|
Proksime al la urbo situas vilagxo SÜMEGPRÁGA, kiu gardas siajn tradiciojn. De jaro al jaro estas cxi tie arangxita la internacia renkontigxo de potfaristoj.
Urbo DEVECSER kusxas apud cxefsxoseo-8. La kastelo konstruita en la XIV-XV-aj jarcentoj, havanta renesansajn aldonajxojn kaj alikonstruita en baroka stilo, estis unu el la logxlokoj de familio Esterházy. Proksime al tiu ni trovas monton SOMLÓ kaj sur gxi fortikajxruinon kaj elvidejon. Gxia cxirkauxajxo estas historia vinokultivejo. La dormanta vulkana monto ekde pratempoj estas ideala loko por produkti bonkvalitajn vinberojn kaj vinojn. Estas inde nomi la orkoloran sukon liveritan de cxi tie gxis Anglio kaj Ameriko: la vino de regxoj kaj la regxo de vinoj. La centra loko de la vinprovinco estas SOMLÓVÁSÁRHELY, iama kamparurbeto. La kapelo de Sankta Margareto estas pilgrimejo.